Rufus Beck

Rufus Beck
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1957 (1957-07-23) (67-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo voĉaktoro
filmaktoro
teatra aktoro
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rufus BECK (* la 23-an de julio 1957 en Heidelberg) estas germana teatra kaj filma aktoro kaj aldone elstaras kiel parolisto en radiodramoj kaj en voĉlegitaj libroj en lumdiskegoj.

Konata Rufus Beck iĝis dum la jaro 1994 en la satire troigita rolo de konvinkita gejo en la kineja filmo Der bewegte Mann. Dum la jaro 2003 li en la porjunulara filmo Die Wilden Kerle pri bando da pasie futbalantaj (ge)knaboj aktoris kune kun sia filo Jonathan Beck.

Krom la aktora laboro en teatroj, televidaj kaj kinejaj filmoj li specialiĝis pri voĉa legado de romanoj, distribuitaj en lumdiskegoj. Interalie li voĉlegis ĉiujn sep volumojn de la Hari Poter-romanoj en la germana lingvo, kaj sukcesas al ĉiu el la multaj personaĵoj de la romano doni propran voĉon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy